Colin Ward

Colin Ward
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1924 (1924-08-14)
en Wanstead
Morto 11-an de februaro 2010 (2010-02-11) (85-jaraĝa)
en Ipswich
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Ilford County High School vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • desegnisto • gazetoredaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Colin WARD (14a de aŭgusto 192411a de februaro 2010) estis brita anarkiisma verkisto. Li estis nomata "unu el la plej grandaj anarkiismaj pensuloj de la pasinta jarcentduono, kaj pionira socia historiisto." [1]

Li iĝis anarkiisto en la Brita Armeo dum la Dua Mondmilito. Li estis eldonisto de la brita anarkiisma gazeto Freedom (Libero) el 1947 al 1960, kaj la fondinto kaj eldonisto de la ĉiumonata anarkiisma gazeto Anarchy el 1961 al 1970.[2]

Li publikigis amplekse pri edukado, arkitekturo kaj urboplanado. Lia ĉefa influa libro estis The Child In The City (1978), pri la infana stratokulturo. El 1995-6, Ward estis Centennial Professor pri Loĝado kaj Sociala Politiko ĉe la London School of Economics.[3]

  1. Appreciation of the Chuckling Anarchist, Roman Krznaric, [[27a de februaro]] 2010. Arkivita el la originalo je 2011-09-21. Alirita 2016-08-16.
  2. Anglia Ruskin University. Arkivita el la originalo je 2008-07-28. Alirita 2016-08-16.
  3. http://www.timesonline.co.uk/tol/comment/obituaries/article7045467.ece

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search